Saltu al enhavo

Leopoldo Knoedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Leopoldo Knoedt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1920 (1920-11-30)
Morto 25-an de julio 2000 (2000-07-25) (79-jaraĝa)
en Lauro de Freitas
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Leopoldo Henrique KNOEDT (naskiĝis en 1921, mortis la 25-an de julio 2000 en Lauro de Freitas) estis unu el la precipaj brazilaj esperantistoj, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), fakdelegito pri tradukado kaj vortaroj, membro (1986-1995) de la Akademio de Esperanto.

Liaj gepatroj estis aŭstroj kaj li denaske parolis la portugalan kaj la germanan lingvojn. Li ankaŭ tradukis el la angla kaj laboris ĉe kontoro de usona firmao en Brazilo.

Knoedt lernis Esperanton en 1955, tuj aliĝis al UEA kaj baldaŭ poste ekinstruis la lingvon universitate. Li tradukis la librojn Elektitaj Poemoj (Castro Alves), La Luzidoj (Luís Vaz de Camões), A Raça Menina (el La Infana Raso de William Auld), La Balado de Prizono Reding (Oscar Wilde), La Morto de Kinkas Akvobleko (Jorge Amado), Infero, la unuan libron de La Dia Komedio de Dante Alighieri, Vivoj Sekaj de Graciliano Ramos kaj plurajn aliajn. Lia voĉo aŭdeblas en la KD La Korvo (kun la muzikestro Flávio Fonseca). Je eduka kampo, li adaptis la Zagreban Metodon al la portugala. Pluraj verkoj kaj tradukoj de Knoedt atendas eldonon, i.a. Amazonia Urno.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Knoedt, Leopoldo H. Minha vida de esperantista. En: Não só idealistas, mas realizadores. Rio de Janeiro 1995, p. 57-67 (aŭtobiografia skizo en la portugala).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]